perloj, kiuj aspektas sur haŭto kvazaŭ postsignoj de kisoj; per safiroj, similaj al la pecetoj de l’ firmamento.
Kaj rakontante la miraklojn pri ĉiuj tiuj mirindaĵoj, gaje, ĝoje, kun brilantaj okuloj, ĉirkaŭite de nemezurebla popolamaso, kiu aŭskultis ŝin kun haltigitaj koroj — Vero venis al la palaco.
— Mi estas Fabelo. Mi estas Fabelo, multkolora kiel persa tapiŝo, kiel printempaj herbejoj, kiel hinda ŝalo. Aŭskultu, kiel sonoras miaj braceletoj sur la manoj, sur la piedoj. Ili sonoras same, kiel sonoras la oraj sonoriletoj sur la porcelanaj turoj de l’ ĥina imperiestro. Mi rakontos al vi ankaŭ pri li. Vidu ĉi tiujn diamantojn, ili estas similaj al la larmoj, kiujn verŝis bela princidino, kiam ŝia amato forveturis al la monda ekstremo, serĉante gloron kaj indajn donacojn por ŝi. Mi rakontos al vi pri la plej bela princidino de la mondo. Mi rakontos al vi pri ŝia amanto, kiu lasis sur la kolo de sia amatino la samajn postsignojn de kisoj, kiel ĉi tiuj rozkoloraj perloj. Kaj ŝiaj okuloj fariĝis en tiu momento malhelaj pro pasio, grandaj kaj nigraj kiel nokto, aŭ kiel ĉi tiuj nigraj perloj. Mi rakontos pri iliaj reciprokaj karesoj. Pri la karesoj dum nokto, kiam la ĉielo estis profunde blua, kiel tiu ĉi saflro kaj la steloj brilis kiel tiu ĉi punto el diamantoj. Mi deziras vidi la padiŝahon, donu al li Alaho ankoraŭ tiom da jardekoj de vivo, kiom da literoj estas en lia nomo kaj duobligu tiun nombron kaj denove duobligu, ĉar ne estas limigita la favoro de Alaho. Mi deziras vidi la padiŝahon por rakonti al li pri la boskoj el palmoj, interplektitaj per lianoj, kie flugas la birdetoj, similaj al oraj muŝoj, pri la leonoj de la abisena neguso, pri la elefantoj de la radĵaho de Japore, pri la beleco de Tadge-Mahal, pri la perloj de la reganto de Nepal. Mi estas Fabelo, mi estas la diverskolora Fabelo.