kiel ĉiam, sed en la palaco tamen vidiĝis maltrankvilo. Kial?
La muftio kisis la teron ĉe la piedoj de la padiŝaho kaj respondis:
— Mi parolis kviete kaj afable, dum ĉiuj maltrankviliĝis, tial, ke al la palaco venis frenezulino. Ŝi venis vestite per harŝtofa vesto kaj volis, ke vi ankaŭ portu la saman. Estus hontinde eĉ pensi pri tio! Ĉu valorus esti la potenculo de Bagdad kaj Damask, de Bejrut kaj Belbek por porti harŝtofan veston! Tio signifus esti sendanka al Alaho por Liaj donacoj. Tiuj pensoj venas nur al frenezuloj.
— Vi estas prava — diris la kalifo — se tiu virino estas freneza, oni kondutu kontraŭ ŝi kompate, sed agu tiel, ke al neniu ŝi povus fari malbonaĵon.
— Viaj vortoj, ho, padiŝaho, estas laŭdo por ni, viaj servantoj. Ĝuste tiel ni agis kontraŭ la virino! — diris Dĵiaffar.
Kaj Harun-Al-Raŝid kun danko ekrigardis la ĉielon, donintan al li tiajn prudentajn servantojn:
— Allahu-akbar!
Allahu-akbar! Kreinte virinon, Ci kreis Ruzon.
Veron ekkaptis deziro veni palacon.
La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.
Vero ordonis, ke oni alportu al ŝi diverskolorajn ŝalojn el Hindujo, diafanan silkon el Brussa, surteksitajn per oro ŝtofojn el Smyrna.
El fundoj de l’ maro ŝi prenis por si flavajn sukcenojn. Ŝi ornamis sin per plumoj de birdetoj tiom malgrandaj, ke ili similas al oraj muŝoj kaj timas araneojn.
Ŝi ornamis sin per diamantoj, similaj al grandaj larmeroj; per rubenoj, kiel gutoj de sango; per rozkoloraj