Li vokis la grandan muftion kaj salutis lin.
— Estu savo por ni via prudento. Agu nur bonfavore kaj laŭ la kortegaj reguloj.
La granda muftio venis al la virino, klinis sin ĝis la tero kaj diris:
— Do, vi estas Akuzo? Estu benata ĉiu via paŝo sur la tero. Kiam pastro vokos la verkredantojn el sur la minareto per gloraj vortoj al Alaho kaj la vokitaj verkredantoj kolektiĝos en la moskeo por preĝoj — tiam vi venu. La fotelon de la ŝejko[1], ornamitan per eltranĉaĵoj kaj perlamoto mi proponos al vi kun riverenco. Akuzu tiam la verkredantojn! Via loko estas en la moskeo.
— Mi deziras vidi la kalifon!
— Infano mia! La regno estas kvazaŭ potenca arbo, kies radikoj penetras profunde en la teron. La popolo estas ĝiaj folioj, kiuj kovras la arbon kaj la padiŝaĥo estas la floro, kiu kronas la arbon. La radikoj, arbo, folioj — ĉiuj estas nur por tio, ke abunde floru tiu ĉi floro, aromu kaj beligu la arbon. Tiel kreis Alaho! Tiel volas Alaho! Viaj vortoj, la vortoj de Akuzo, estas kvazaŭ vera viviga akvo. Estu benita ĉiu guteto de tiu ĉi akvo! Sed ĉu vi aŭdis iam, infano, ke oni verŝas la akvon sur la floron mem? Oni verŝas la akvon sur la radikojn. Malsekigu la radikojn, por ke pli abunde floru la floro. Malsekigu la radikojn, infano mia! Foriru de tie ĉi kun paco. Via loko estas en la moskeo. Inter la simplaj verkredantoj. Akuzu tie!
Kun la malicaj larmeroj sur la okuloj Vero foriris de la afabla kaj milda muftio.
Harun-Al-Raŝid demandis tiutage:
— Hodiaŭ matene, apud la portalo de mia palaco,
vi parolis, granda muftio, parolis kun iu kviete kaj afable
- ↑ Princo (araba).