Paĝo:Doroŝeviĉ - Orientaj Fabeloj, 1924, Hohlov.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Iu virino, senhontulino, tiel aroga, ke ŝi kuraĝis veni en la aspekto, en kiu kreis ŝin Alaho, deziris vin vidi — respondis la granda eŭnuko.

— Doloro naskas timon, timo naskas honton! — diris la kalifo — se tiu virino estas malhonta, agu kontraŭ ŝi laŭ la leĝoj!

— Ni plenumis vian volon antaŭ ol ĝi estis de vi buŝe eldirita! — diris la granda veziro Dĵiaffar, kisante la teron ĉe la piedoj de la suvereno — kontraŭ la virino oni agis ĝuste tiel!

Kaj la sultano, kun favoro rigardinte lin, diris:

Allahu-akbar!


Allahu-akbar! Kreinte virinon, Ci kreis Obstinon.

Veron ekkaptis deziro veni palacon.

La palacon de Harun-Al-Raŝid mem.

Vero vestis krudan harŝtofan veston, zonumis sin per ŝnuro, prenis vojaĝbastonon kaj denove venis al la palaco.

— Mi estas Akuzo! — ŝi diris kruele al la gardisto.

— Je la nomo de Alaho mi postulas, ke oni permesu al mi viziti la kalifon.

Kaj la gardisto kun timo (gardistoj ja ĉiam timas, kiam al la palaco proksimiĝas iu nekonatulo), la gardisto do kun timego ekkuris al la granda veziro.

— Ree tiu virino! — diris li — ŝi kovris sin per harŝtofa vesto kaj nomas sin Akuzo. Sed laŭ ŝiaj okuloj mi konjektas, ke ŝi estas — Vero.

La veziroj tre ekscitiĝis.

— Kia malrespekto kontraŭ la sultano — veni ĉi tien spite al nia volo!

Kaj Dĵiaffar diris:

— Ha, ŝi estas Akuzo. Tio koncernas la grandan muftion[1].

  1. Supera eklezia rango ĉe Mahometanoj.