Paĝo:Doroŝeviĉ - Orientaj Fabeloj, 1924, Hohlov.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kial?

— Kun tia aspekto oni venas en la alian mondon. Kun tia aspekto oni forlasas ĝin. Sed en tiu ĉi mondo ne decas aperi tiel.

— Vero nur tiam estas bona, kiam ĝi estas nuda Vero.

— Viaj vortoj sonas justaj kiel la leĝo. Sed la padiŝaho estas pli supera ol la leĝo. Kaj la padiŝaho ne vidos vin tia! — Alaho kreis min tia! Gardu vin, eŭnuko, kontraŭ diro de kondamno aŭ mallaŭdo. Kondamno estus senprudenta, mallaŭdo-aroganta. — Mi ne kuraĝos kondamni aŭ mallaŭdi tion, kion kreis Alaho. Sed Alaho kreis la terpomon kruda. Antaŭ ol ĝin manĝi oni ĝin kuiras. Alaho kreis la karnon de ŝafido plena de sango. Antaŭ la manĝo oni ĝin rostas. Alaho kreis la rizon malmola kiel osto. Kaj por manĝi la rizon la homoj kuiras ĝin kaj surŝutas per safrano. Kion oni dirus pri homo, kiu manĝus krudajn terpomojn, krudan ŝafidan viandon kaj maĉus nekuiritan rizon, dirante: x,tiaj kreis ilin Alaho!“ La sama afero koncernas ankaŭ la virinon. Antaŭ ol esti senvestita, ŝi devas porti vestojn. — Terpomoj, ŝafida viando, rizo! — kun indigno ekkriis Vero — sed estas ja pomoj, piroj, aromaj melonoj! Cu oni kuiras ankaŭ ilin, eŭnuko, antaŭ la manĝo? La eŭnuko ekridetis tiel, kiel scias rideti nur eŭnukoj kaj ranoj. — De melono oni fortranĉas la ŝelon. De pomoj kaj piroj ankaŭ. Se vi deziras ke ni agu kontraŭ vi simile . . . Vero ekrapidis foriri. — Kun kiu vi estis parolinta hodiaŭ matene, ĉe la palaca portalo, kaj parolis, ŝajne, en maldelikata tono, — demandis Harun-Al-Raŝid la gardanton de sia paco, honoro kaj feliĉo — kaj kial la tutan palacon regis ia ekscito? 13