Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

«Wasserdicht» (netralasanta akvon, akvorezista) ĉiu, kiu ne konas speciale tiun terminon, tradukos kiel «havanta densecon de la akvo».

Por simpligi internaciajn scienc-teknikajn rilatojn necesas koordinado en kompreno de diverslingvaj teknikaj terminoj; kaj unuavice necesas tiu koordinado por tiuj terminoj, kies senca signifo en naciaj lingvoj jam estas ekzakte fiksita.

262. Internacia unuecigo de terminoformoj

Plej racie estus fiksi certan internacie devigan formon por ĉiu termino kaj scienca simbolo, atribuante al ĝi nur unu signifon. Tiel estus plej racie kaj praktike solvita la problemo pri starigo de internacia unueco en kompreno kaj aplikado de science-teknikaj terminoj.

Tamen plena internaciigo de terminoj laŭ ilia formo estas apenaŭ ebla. Ĉiu termino en koncerna lingvo havas sian skriban, fonetikan kaj gramatikan formon, do internacia unuecigo ĉiam povas estis nur relativa, kiel ekzemple en formoj de la vortoj «Elektricite» (en franca lingvo) «Elektrizität» (en germana) kaj «elektriĉestvo» (en rusa).

Krome, internacia unuecigo de terminoj laŭ ilia formo, sen samtempa internacia unuecigo de koncernaj naciaj terminoj laŭ senco, havus tre malmultan signifon. Rusa formo de «internacia» termino «normalizacija» (normigo) ne havas signifon, konicidantan kun franca «normalisation» aŭ kun germana «Normung».

263. Internacie unuecigita sistemeca elekto de elementoj por konstrui terminojn

Dum laborado pri internacia unuecigo en kompreno de terminoj kaj pri ilia ĝusta difino estas eble starigi kroman taskon — laŭeble koordini la procedon de kreado de diverslingvaj terminoj el elementoj, diversaj laȗ formo, sed adekvataj laŭ sia signifo.

La ekzemploj cititaj en § 2232 atestas, ke starigo de tiu tasko estas celkonforma, kaj ke solvo de tiu tasko (ekzemple ŝanĝo de la termino «fervojo» per termino «relvojo» — laŭ analogio kun anglo lingvo «railway») estas pli facila ol internaciigo de terminoformoj.

264. Internacia unuecigo de simboloj

Pro grafika konvencia karaktero de simboloj, kiuj troviĝas en science-teknika literaturo de ĉiuj lingvoj, kaj pro la pli granda lingva sendependeco de simboloj, — unuecigi la simbolojn estas pli facile. Tiu unuecigo bezonas tamen kiel nepran premison — internacie konvenciitan komprenadon de koncernaj terminoj.

En multaj kazoj tia unuecigo estas jam atingita pro certaj historiaj tradicioj. Interalie tia internacia unuecigo jam ekzistas por ĉiuj sim-