Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Postparolo al la esperanta eldono de tiu studo

Tiu postparolo estas dediĉita speciale al la esperantistaj legantaj de la verko. Mi memoras, ke ankaŭ kelkaj jaroj kelkaj uloj el la sekto de sennaciistoj en ardo de politikaj atakoj profetis, ke E. Drezen nepre kreos sian propran lingvo-projekton, konkurontan kun esperanto. Ili ne kapablis prezenti al si, ke estas eble okupi sin pri teorio de internacia lingvo kaj tamen ne krei sian propran doktrinon, sian propran lingvo-sistemon. Ili ne rimarkis diferencon inter studoj pri historia evoluo kaj starigo de fantaziaj teorioj, historie ne bazitaj, ĉar ĝuste el teorioj de tiu speco estas la sennaciismo.

Eble ĝuste post apero de tiu verko tiuj uloj ree komencos sian provokan denuncadon. Mi volus, ke ankaŭ ol kredi al similaj denuncoj la esperantistoj atente tralegu tiun verkon kaj speciale ĝian postparolon.

Miopaj hometoj el «sennaciista sekto» neniel povas kompreni, ke pleja sindoneco al nia afero tute ne estas tiu, kiu kreskas el iu blinda «homaranismo», «sennaciismo» aŭ alia fantazie elpensita dogmaro; ĝi estas tiu sindonemo, kiu kreskas el plej profunda studo de la tuta faktaro, de la tuta historio, el ligo de «nia afero» kun la mondaj okazaĵoj, el dialektika analizo de la kaŭzoj kaj de eventualaj perspektivoj, el scipovo kompreni kaj apliki la grandan leĝon pri «unueco de kontraŭaĵoj kaj pri ilia dialektika disvolvo».

Antaŭ dudekkvin jaroj mi estis arda «esperantismano». Nun mi tia plu ne estas. Sed despli intime mi estas ligita al internacia lingvo, despli energie mi volas al ĝi servi sub formo de esperanto, historie kondiĉita kiel venkonto en la granda konkuro de artefaritaj lingvoprojektoj. Antaŭ dudek jaroj mi kredis al esperanto. Nun mi scias, ke la tuta ĉeno de historiaj momentoj garantias por ĝi venkon. Nun mi scias, ke nia esperanta laboro estas nepre necesa, nepre utila, historie antaŭdifinita de la tuta disvolvo de la homaro. Mi scias nun ankaŭ, ke plej bona metodo por konservi adeptojn de esperanto konsistas ne en tio, ke oni ilin daŭre entuziasmigu per fantaziaĵoj, sed en tio, ke oni instruu al ili la pasinton kaj la nunon, por ke ili mem sur scienca, sur nerifuteble logika bazo — tiru la necesajn konkludojn, komprenu, ke ne la homoj izolaj, ne la individuaj projektoj kaj faroj, sed la historia logiko antaŭdifinas finvenkon de lingvo internacia sub certa ĝia formo. Ankaŭ fan-