Paĝo:Drezen - Pri problemo de internaciigo de science-teknika terminaro, 1935, Samojlenko.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

taziuloj, revemuloj povas esti utilaj kaj eĉ nun estas utilaj por la movado internacilingva. Sed difinite antaŭenŝovas la movadon ne la kredantoj, sed la sciantoj. Tial necesas, ke ni forĝu novan sciencon pri la «lingvo-konstrua tekniko», pri la historio de la mondolingvo, pri la teorio de tiu-ci lingvo. Kaj ju pli profunde ni posedos ĉi-tiun sciencon — despli fidelaj ni estos al esperanto. «Sen revolucia teorio ne eblas revolucia praktiko» ofte ripetidas Lenin. Tia estas ankaŭ nia respondo al la miopaj homoj, kiuj volas fieri per sia miopeco, per siaj fantaziaj elpensoj, per sia ne kapablo kompreni kaj apliki la dialektikon.

Potence kreskas en la tuta mondo provoj normigi la sciencteknikajn ideojn (konceptojn), unuojn, grandojn, terminojn, simbolojn. Unu el plej bonaj esperantologoj D-ro Inĝ. E. Wüster publikigis en 1931 germanlingve fundemantan verkon «Internacia lingvo-normigo en tekniko». Ĝi vokis konsiderindan reeĥon inter la teknikistoj de la tuta mondo. En 1932 mi estis metita en la pozicion, kiam ankaŭ mi devis aktive partopreni en la normigo de teknika lingvo de popoloj de USSR. El studoj sur tiu kampo iom post iom maturiĝis la ideo pri internacia scienc-teknika terminologia normo. El daŭraj rilatoj kun laborantoj sur tiu kampo, nenion sciantaj pri esperanto, ofte rilatantaj al ĝi moke — maturiĝis la formo, sub kiu mi decidis starigi la proponon pri tiu-ĉi kodo. La ideo pri kodo trovas aprobon relative facile, — ni do donu al la fakuloj, laborantaj en tiu kampo eblon partopreni en fiksado de elementoj de tiu kodo. Sed ĉe tiu fiksado, same kiel ĉe akcepto de esperanta alfabeto deper la Internacia komitato por malproksima telefonio (v. § 68 de la libro) — nepre montriĝos, ke sola eblo konsistas en akcepto de konvenciaj artefaritaj normoj kaj el tiuj normoj plej fidindaj, plej elprovitaj estas ja elementoj de esperanto. Certe povas okazi, ke la scienca terminologia kodo en kelkaj detaloj estos iom diferenca de la nuna esperanto; sed tia diferenco ja ankaŭ ekzistas inter la ĉiutaga kaj teknika lingvouzo ĉe ĉiuj nacioj; ĝi ekzistas ankaŭ ĉe esperanto. Kaj se ni kuraĝas enkonduki novaĵojn en la sciencan terminologion eĉ de la naciaj lingvoj, ni do devas havi la saman rajton rilate al la scienca terminaro de esperanto. Mi de estas profunde konvinkita, ke la elementoj de scienca teknika terminologia kodo, se nur ili estos akceptitaj per iu konsiderinda aŭtoritato, nepre eniros la esperantan praktikon.

Zamenhof siatempe revis, ke la sorton de la internacia lingvo decidos internacia aŭtoritata institucio, starigita de la registaroj. Internacia Normig-Asocio (ISA) unuigas naciajn normigkomitatojn de ĉiuj konsiderindaj landoj kaj estas fondita per interkonsento de la registaroj. Do, sub formo de IAS ni havas ĝuste tiun centron, kiu povus aŭtoritate solvi la problemon pri faciligo de internaciaj lingvaj rilatoj, pri starigo de internacia terminologia kodo, eĉ pri akcepto de kompleta sistemo de internacia lingvo.

Por tiri ISA-n kaj la naciajn normigkomitatojn al tiu laboro — montriĝis plej akceptebla kaj komprenebla (por ili) la propono ne