Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dum la tuta gimnazia tempo, kiel en Bialystok, tiel ankaŭ en Varsovio Zamenhof estis ĉiam la unua en sia klaso. Li ĉiam estis sincere amata de ĉiuj siaj kolegoj. En ĉiuj demandoj lia opinio estis ĉiam rigardata kiel la plej aŭtoritata.

En la gimnaziaj jaroj lin varmege interesis diversaj sociaj demandoj. De la plej fruaj jaroj li revis pri la solvo de diversaj sociaj problemoj. Sed plej multe interesis lin la problemo de intergentaj rilatoj, kiu instigis lin al kreado de neŭtrala intergenta lingvo. En la komenco de la vintro de 1878 la primitiva formo de tiu lingvo estis preta kaj Zamenhof kun siaj gimnaziaj kolegoj (en sia ĉambreto ĉe la strato Nowolipie Nr. 28) aranĝis feston, kiun ili nomis „Tago de vivigo de la universala lingvo“.

Sed pro diversaj kaŭzoj la kolegoj de Zamenhof baldaŭ tute malvarmiĝis por la afero. Ili venis al la konvinko, ke, malgraŭ ke tion faras la ĝis nun ĉiam aŭtoritata „Zamenhof mem“, la kreado de lingvo estas infanaĵo, kiu por ili, kiel nun jam „maturaj homoj“, ne konvenas. Al tio aliĝis ankoraŭ la cirkonstanco, ke la patro de Zamenhof rakontis pri la laboroj de sia filo al la direktoro de unu el la Varsoviaj gimnazioj, kaj tiu diris al la patro, ke lia filo estas por ĉiam perdita, ke lia laborado estas plej senduba simptomo de komenciĝanta nesanigebla frenezo. Zamenhof devis promesi al sia patro, ke li almenaŭ ne elpaŝos publike kun sia laboro, antaŭ ol li finos la studadon en la universitato kaj fariĝos kuracisto. Ĉio ĉi tio kaŭzis, ke Zamenhof decidis ne paroli plu kun iu pri sia ideo kaj labori tute izolite.

En Junio 1879 Zamenhof finis la kurson gimnazian, kaj en Aŭgusto li forveturis en la urbon Moskvo, por studi medicinon en la tiea universitato. Por ne esti ŝarĝo por siaj gepatroj, kies financa stato neniam estis sufiĉe bona, Zamenhof serĉis en Moskvo ian okupon, sed bedaŭrinde nenion povis trovi. Tial post du jaroj li forlasis Moskvon kaj revenis Varsovion, kie li daŭrigis sian studadon en la universitato. En Januaro 1885 li finis la universitatan kurson kaj ricevis diplomon de kuracisto. Tiam, por komenci laborenspezi por sia vivo, li forveturis en tre malgrandan urbeton Wejseje (Suvalka gubernio), kie loĝis lia fratino Fanny Pikower kaj kie li komencis sian medicinan praktikadon. Sed, havante tro impreseblan karakteron, li tro multe suferis morale en sia rolo de „kuracisto por ĉio“; ĉiufoje, kiam li al iu el siaj pacientoj ne povis helpi, aŭ des pli kiam iu el liaj pacientoj mortis, li faris al