Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Al la majstro.

De longe sub verda standardo revuloj
Por nobla batalas afero,
Al ili ariĝas geniaj pensuloj,
Neniuj sin sentas ĉe ili fremduloj,
Ĉar ĉiujn kunligas espero.

La tero traiĝis de sango la frata
Fluanta dum longaj jarmiloj,
Sed teron sekigos estonto benata
De l’ nia ideo plej kara, amata
De l’ hela estonto sunbriloj!

Hej, fratoj karegaj, de l’ vero senditoj,
Per vortoj de flama fervoro,
Ni igu en homojn la noblajn ekscitojn,
Ni veku kuŝantajn en dormo spiritojn,
Kuraĝe al paca laboro!

El brustoj de l’ homoj forigu ni ŝimon,
Estonto pli hela ekflamu!
Ni veku al ago en koroj maltimon,
Ĉar vidas ni ĉiuj de celo proksimon,
Ni vivon pli bele ornamu!

Regnanoj de l’ mondo, celantaj la pacon
Sur tero la amon ni semas,
Vilaĝan dometon aŭ riĉan palacon,
Ni ĉion vizitas, ne konas ni lacon
De ĉiuj ni korojn alpremas!