Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Dum iro nenia haltigos nin baro,
Nek venkos la vortoj kruelaj,
Ni portas la amon al tuta homaro
Por nia ideo en ĉiu la faro
Ni restos eterne fidelaj!

Hej, fratoj amataj, de l’ vero senditoj,
Ni veku kuŝantajn en dormo spiritojn,
Ni restu eterne fidelaj al Majstro!

Verkis Stanislaw Karolczyk (Lodz).



La hejmveturado.
Originale verkis Marie Hankel.


La sesa internacia Esperantista kongreso en Waŝingtono finiĝis. Ĉio estis bela kaj kontentiga. Tre agrablan semajnon mi post la kongreso travivis ĉe gesamideanaj amikoj en Boston, sed la plej bela ankoraŭ sekvis, la hejmenvojaĝo kune kun la Majstro kaj lia edzino. Ni estis ses Esperantistoj sur la granda bela ŝipo Kaiserin Auguste Victoria. Ho, kia feliĉa sento, kiam denove muziko salutis la unuan pasaĝeron, enirantan la ŝipon! Nun ni denove estis en nia senzorgejo, dum dek tagoj ni spiros la puran aeron de la maro, ni aŭdos ĝian dolĉan bruadon kaj muĝadon. Strange estas, ke sur ŝipo oni neniam pensas pri danĝero, oni sentas bonan, grandan ŝipon sub la piedoj, oni havas konfidon kaj estas trankvila. La vetero estis bona, tiel trankvila estis la maro, ke ankaŭ nia Majstro, kiu inklinas al marmalsano, ĉiam bone fartis. Por li la ŝipo estas tre taŭga loko. Tie li estas devigata ripozi de sia troa laboro. Li ja estas okulkuracisto kaj laboras la tutan tagon, de la mateno ĝis la vespero. Kaj vespere kompreneble li laboras por Esperanto. Por vivigi siajn fortojn li intertempe ĉiam fumas cigaredojn. Krom tio li estas kormalsana kaj faras delikatan impreson. La tuta esperantistaro ja deziras, ke li ne tiel multe laboru, sed tio restos verŝajne vana deziro. Ŝajnas al mi, ke li neniam akceptos monon por si mem. Li estas tro aristokrata por tio, eble li ankaŭ deziras resti tute libera. Estas ja fakto, ke oni perdas la liberecon, akceptante monon.