Paĝo:EO Universo 1910-06.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iun ajn opinion, ili certe disiĝos iatempe. D-ro Zamenhof tre deziras, ke oni pli uzu, aĉetu kaj konu la fundamenton. Li deziras, ke ĉiu Esperantisto posedu ĉi tiun libron. Multaj ĝin eĉ ne konas, personoj, kiuj tre decide parolas pri la fundamento ne posedas ĉi tiun gravan libron.

Laŭ la deziro kaj la opinio de la Majstro ĉiu lernolibro havu sur la unuaj paĝoj la 16 regulojn de la fundamento, la cetero nur estu komentario de tiuj ĉi reguloj. Nur la 16 reguloj estu la oficiala parto, la komentario estu privata laboro. Li malaprobas dikajn lernolibrojn por komencantoj, ili fortimigas la homojn. Nia lingvo ĉiam devas esti simpla kaj facila. Ekzistas nun la inklino, malfaciligi ĝin. Ni ne forgesu, ke al la unuaj Esperantistoj sufiĉis la 16 reguloj de la „Plena lernolibro“ de 1887.

Kiam D-ro Zamenhof dek jarojn antaŭ tiu ĉi epoka jardato estis elpensinta la internacian lingvon, ĝia gramatiko estis multe pli ampleksa. Li intence ĝin faris ĉiam pli malgranda, li reduktis ĝin je la famaj 16 reguloj, kiujn li nomis: Plena lernolibro de internacia lingvo. Li sciis, ke el tiu ĉi malgranda lernolibro kaj el la vortaro de 900 vortoj la lingvo povos elkreski. Li kreis la lingvon en tia maniero, ke ĝi estu sendependa de lia vivo.

„Se mi tiam tuj estus mortinta“, la Majstro diris, „la lingvo povus evolucii sen mia helpo el la fundamento.“

Ni komprenas, ke D-ro Zamenhof de la komenco deziris, ke la 16 reguloj ne estu ŝanĝitaj. Pri la 900 vortoj de la „Plena lernolibro“ li neniam postulis, ke ili sufiĉu por ĉiama tempo. Ili ja sufiĉis al s-ro Grabowski por la traduko de la „Gefratoj“ kaj aliaj poeziaj verkoj, sed tamen la Majstro bone sciis, ke la vorttrezoro devas ĉiam kreski. Li aprobas la enkondukon de novaj vortoj, se ili estas necesaj. Nur se jam taŭga vorto ekzistas, oni ne enkonduku novan esprimon por la sama aŭ simila ideo. Iun ajn danĝeron la Majstro ne vidas en la enkonduko de novaj vortoj. Li opinias, ke malbonaj kaj ne taŭgaj vortoj baldaŭ malaperos, la bonaj nur restos. Interese estas, ke ĝenerale la homoj ne enkondukas vortojn el la propra nacia lingvo, aldonante la „o“, tio ŝajnas al ili ridinda. D-ro Zamenhof tion mem spertis, kiam li estis devigata elekti polajn vortojn. (Sed la francoj? Ĉu ili ne tre inklinas al la enkonduko de novaj vortoj el sia lingvo?)

Ankaŭ neologismon oni povas enkonduki; tio „oni“ kompreneble estas la Akademio kaj la Lingva Komitato. Neologismo