Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pro la foriro de la unuenaskitaj al Antverpeno, kie la filoj lernoservis kaj la filinoj fariĝis servistinoj. Pluraj edziĝis, sen ke tiu okazintaĵo impresis ŝin; kaj, malgraŭ la novaj elspezoj tiuj ĉi ankoraŭ penegadas por sia patrino kaj sendas parton de sia salajro. Ili estis dignaj kaj kuraĝaj infanoj, pri kiuj multaj maljunuloj estus ĵaluzaj kaj kiujn ili plejbone adorus, dum ilia patrino ilin modere amas precize laŭkonvene, senekscese.

Kiel la plimulto el siaj samulinoj de l’ malriĉa mondo, la patrino sekvis siajn instinktojn kaj siajn impulsojn neniam pensante ilin analizi. Ĉio kion ŝi scias pri la kaŭzoj de sia prefero al Frans estas „ĉar la knabo similas tiom sian mortintan patron!“

Pri tiu tro entuziasma alligiteco ekzistas aliaj motivoj, pri kiuj ŝi nur dum momentoj havas malprecizan intuicion. Ŝi lasas sin forporti de tiu sento, kiel ofte animoj malpli simplaj spertas la ĉarmon de muziko aŭ de parfumo, nekonante la instrumenton aŭ la floron, kiuj ilin elspiras.


Barbel estis filino de lignoŝuisto el Ranst, egoisma kaj avara, kiu ĝustatempe mortis por permesi al ŝi, per lia ŝparita mono elekti laŭ sia gusto sian edzon, simplan ĉariston ĉe lignovendisto en Schilde. Ili luis kaj ekkulturis farmobienon en Kessel, apud Lierre. Ili ne prosperis, ĉar ŝi naskis tro da infanoj.

La edzino, arda brunulino, havante eble en la vejnoj guteton de tiu hispana sango, kiun la trairo de la dungokavalerianoj de l’ duko de Alba kaj de Farnese trude inokulis en la fiziologian ecaron blondan kaj la flegmon de la Flandranoj de la kampina regiono[1], ne ŝparis la

fortojn de sia edzo; male, ŝi konsumis ilin kiel panon.

  1. Estas la regiono inter Antverpeno kaj la Nederlanda Limburgo (franclingve Campine).