Paĝo:Eekhoud - Servokapabla! Marcus Tybout, 1927, Bergiers.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

antoj de l’ majstro. Antaŭ tiu skandalo la registaro timis. Nun la plenglora verkisto vivas plej simple en Bruselo, kie, malgraŭ siaj sepdekdu jaroj li daŭrigas sian laboron.

Eekhoud estas grandspritulo.

Signifas internan travivaĵon tralegi kaj pristudi liajn verkojn. Sed por fari bonan tradukon oni devas posedi la saman senton kaj spiriton kiel la kreinto. Lin ami kaj kompreni!

Léon Bergiers superas sin mem en la traduko de ĉi tiuj verkoj. Lia tuta sekreta anima vivo konformiras etike per vera intimo kun la majstro. Léon Bergiers mem ekvivas en „Servokapabla“, fariĝas unu kun la verkisto kiel ties belsonora kantisto. Kaj ne ekzistas pli granda kontentigo por la tradukinto, ol vidi, kiel lia spirito konsentas kun Georges Eekhoud!

Homo, kiel Eekhoud, estas eterna. Li kaj lia verkaro! Ĉu vi miras, kiam mi diras, ke li vole-nevole akcelis, ke lia spiritpensado estu vivante konservata por la honoro, por ni. Ĉu li estis malprava enkondukante nian junan amikon en la literaturon belgan kaj mondan?

Vere ne!

Ne pli bona lernanto — nun jam mem konata verkisto — povus daŭrigi la gigantan idearon.

Sed ne malspirita estas la laborado de la tradukisto. Memkreinte ankaŭ li naskas pensadon tute personan. Li perfektigas!

Do, neniam povus mia bona amiko Bergiers, tiel bonege traduki, sin tiel forte profundigi en la spiriton de nia Eekhoud, se ne diktus la koro propra.

Léon Bergiers mem devas servi sub la militistaj standardoj. 20-jara li nun estas. Li estas de l’ reĝo devigata, ŝanĝi la poetan plumon kun la fia pafilo. Lia vigla spirito devas morti en la senpersona „Gi“ kazerno!