Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Problemoj de laborista esperantismo, 1930.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La 3-a eldono de la broŝuro „For la neŭtralismon“ estas kompletigita per la „Difinoj“. Do estas necese esplori tie ĉi la difinon de k-do Lanti pri la internaciismo, ĉar per tio ĉi ni pruvos, ke tiu difino, same kiel ankaŭ lia alia difino pri la vorto „sennaciismo“ kaj poste lia surbazigo de la imperialismo, radikale ŝanĝas la rubrikon „ce“ de la paragrafo 1-a en la sta- tuto de SAT, kie ni legas, ke SAT celas „lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiamaniere, ke ili fariĝu la plej kapablaj kaj lej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj“. pKiel oni povas vidi, tie ĉi mankas la kontraŭ-starigo de sennaciismo kaj internaciismo, kvankam la vortoj „tiel nomataj“ povas konjektigi, ke tie ĉi io devas esti ŝanĝita. Sed laŭ la „Difinoj“ de k-do Lanti kaj laŭ lia „Laborista esperantismo“ tiuj ĉi konceptaĵoj tute eligas unu la alian.

La difino de Vinternaciismo ĉe k-do Lanti pro sia arbitreco estas eksterordinare monstraEn diversaj artikoloj en „Sennaciulo“ estis renkontataj provoj difini tiun ĉi konceptaĵon laŭ la etimologio, sed tio estas kom reneble ne sufiĉa kaj malmulte fidinda. Sed en siaj „difinoj“ k-do Lanti tute forgesis, ke la koncepto de linternaciismo estas kreita de la historio kaj ĝi vivas jam multajn jarojn, kaj ke meti en ĝin arbitran klarigon estas ago nepermesinda. Oni devis almenaŭ pruvi, ke la historio ŝanĝis ĝian enhavon, Sed ĉe k-do Lanti

18