Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Problemoj de laborista esperantismo, 1930.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

eĉ mankas aludo pri tio ĉi. Kaj tio, kion Lanti nomas internaciismo, ' havas nenion komunan kun ĝia vera esenco.

Kompreneble, oni povas interkonsenti, nomi tablon hundo kaj bastonon pafilo, sed pro tio la tablo ne,.bojos kaj la bastono ne p: Se antaŭ la mondmilito evidentiĝis, ke ti iuj nomis sin internaciistoj, evidentiĝis esti patriotoj, t. e. transformiĝis al sia malaĵo, per tio estis nur kompromititaj kelkaj partioj aŭ ties partoj aŭ iliaj gvidantoj, sed ne la instruo mem pri la internaciismo, naskiĝinta ne li malfrue ol en 1847—1848, kiam unuafoje aŭte eksonis la alvoko: Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu!

Kiam en „La laborista esperantismo“ Lanti parolas al ni, ke oni ne devas bari al la historia „procezo“, kiu kondukas al la mond- mastrumado,— li ne devas unue forgesi, ke la ĉefa afero estas en tio, kiu estas la mastro de tiu mastrumado. Kaj due li forgesas, ke en la historio havas lokon ne nur la evolucio, sed ankaŭ la revolucio. Ankaŭ tiun ĉi lastan fak- toron li ne devas ignori. Akriĝinta klasbatalo, civitana milito, revolucio povas. tre signife ŝanĝi direkton de la historia procedo, ŝanĝante la mastrojn, t. e. unu regantan klason per la alia, kaj kiam tiu ĉi alia klaso estas la labori- staro, do tio estas jam komenco de la socialismo,

Cetere, la malvolviĝo de la mondkoncepto de k-do Lanti procedas evidente al tia stato,

20
19