Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Problemoj de laborista esperantismo, 1930.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiam oni povus jam elĵeti la plej malgrandan restaĵon de la revoluciemo el la kombiniĝanta ĉe li teorio de sennaciismo. Estas vero, ke tiu ĉi revolucia parto de lia teorio okupas ĉe li ĉiam la plej malgrandan loketon de batalo de la laboristoj kontraŭ la mastroj en la laborejo mem. Sed ju pli plue, des pli multe ĝi estas elpu- ŝata per alia enhavo, kaj kiam k-do Lanti post granda interrompo komencas rememori la malno- vajn parolojn, ili aspektas tiom neĝustaloke, ke ekŝajnas, kvazaŭ ilia aŭtoro unuafoje ekaŭdas ilin.

En „S-ulo“ M 239, en la artikolo „Ĉirkaŭ la diskutejo“ k-do Lanti skribas, ke batali kon- traŭ la kapitalismo signifas ke „per organizado, postulado, strikoj aŭ revolucioj la ekspluatataro rifuzas liveri plusvaloron al la ekspluatantaro“. Ne, k-do Lanti, strikoj kaj revolucioj havas ne la saman taskon. Kompreneble, striko po- vas fariĝi en certaj kondiĉoj ĝenerala kaj poste transkreski al ekribelo kaj venko. Tiam oni povas paroli „pri la revolucio kun tiu aŭ alia . rezulto. Sed paroli, ke la strikoj kaj la revo- lucio starigas antaŭ si la saman taskon, estas malĝuste. La laborista revolucio metas antaŭ si kiel taskon la forigon de l'kapitalismo, kion la ordinara striko ne celas. K-do Lanti ankaŭ pi frue havis malklaran imagon pri la. klas- atalo, sed hodiaŭ eĉ la vorto revolucio perdis ĉe li sian enhavon.

Revenante al la esploro de la problemo pri sendependeco, ni devas rimarkigi, ke en tiu

20