kutimoj, moroj kaj kulturo, kio ankaŭ servas kiel kondiĉo por sklavigo kaj ekspluato. Sed nek la lingvoj, nek la kutimoj, nek la nacia kulturo estas por ni fetiĉoj. Kio koncernas la malvolvon de diversaj flankoj de la „nacia genio“ de diversaj popoloj, do kiomgrade mi scias, en la rusa literaturo tiun ĉi argumenton uzis en batalo kontraŭ siaj kontraŭuloj la rusaj naciistoj (la slavofiloj: Danilevskij k. a.). Ankaŭ tie ĉi la internaciismo neniel rilatas al tiu argumento. Tiu ĉi argumento apartenas al la naciistoj, kontraŭuloj de la internaciismo.
Do, la internaciismo signifas: unueco de la laboruloj, detruo kaj falo de la baroj inter la nacioj, forviŝo de diferencaĵoj inter la nacioj, proksima ligiteco de la nacioj, ilia plej kompleta kuniĝo, forigo de la homara disigiteco je etaj ŝtatoj, kunfandigo de ĉiuj nacioj ep supera unueco.
Ĉe tia kompreno de internaciismo, kion oni povus aldoni por la plua plenigo de la ideo? Sola afero, pri kiu Lenin rekte ne parolas, kvankam ĉe li ĝi kvazaŭ estas supozata — estas problemo de tutmonda lingvo. Kaj se pro la lingva problemo oni volas enkonduki novan vorton „Sennaciismo“, mi pensas, ke oni ne devas disputi pri tio — estu do la sennaciismo! Sed kion oni devas kontraŭbatali — estas la supozo de Lanti, ke la sennaciismon aŭ internaciismon oni povas kunligi kun liaj vidpunktoj pri kolonioj kaj pri nacia sendependiĝo,