kiuj estas bazigo kaj justigo de imperialismo. Unu fojon por ĉiam oni devas interkonsenti, ke la esperantista „Sennaciismo“ signifas nur tion, kio estas konata sub la nomo de l’proletara internaciismo, plus problemo de internacia aŭ universala lingvo — kaj nenion pli. La tutan nebulecon kaj malklarecon de tiu ĉi termino ĉe la malpreciza kaj eklektika Lanti ni devas forlasi.
Lanti skribas: „propagandi sennaciismon al malsamlingvanoj estus same malsaĝe kiel instrui beletristikon al analfabetuloj“. („Lab. Esp-ismo“, pĝ. 3). Tio estas absoluta malveraĵo. Sennacieca memkonscio devas esti edukata inter la laboristoj eĉ se la propagando por tio havas nacilingvan formon (sed ne naciisman enhavon).
La ideologia pozicio de k-do Lanti, okupanta certan gvidpostenon en SAT, estas tre danĝera por, la proleta esperanto-movado. Kaj la nova tendenco de k-do Lanti ĉiam pli multe enformiĝas, ricevinte ankoraŭ pli klaran aspekton de post la 3-a eldono de „For la neŭtralismon“ en la „Ditinoj“ kaj fine plenan determinitecon en „La laborista esperantismo“.
Tiamaniere k-do Lanti kondukas SAT al ŝanĝo de tiu ĉi laborista organizaĵo esperantista, kiu devas esti kaj resti senpartia, sed ĉiuokaze organizaĵo laborista, akceptanta la klasbatalon[1]).
- ↑ Tio, kion k-do Lanti opinids esti klasbatalo, nome la batalo kontraŭ la mastroj en la laborejoj mem, estas tute ne sufiĉa kaj ne plena, kaj sekve ankaŭ tute malĝusta difino de la klasbatalo. Legu pri tio plue.