kiam oni povus jam elĵeti la plej malgrandan restaĵon de la revoluciemo el la kombiniĝanta ĉe li teorio de sennaciismo. Estas vero, ke tiu ĉi revolucia parto de lia teorio okupas ĉe li ĉiam la plej malgrandan loketon de batalo de la laboristoj kontraŭ la mastroj en la laborejo mem. Sed ju pli frue, des pli multe ĝi estas elpuŝata per alia enhavo, kaj kiam k-do Lanti post granda interrompo komencas rememori la malnovajn parolojn, ili aspektas tiom neĝustaloke, ke ekŝajnas, kvazaŭ ilia aŭtoro ekaŭdas ilin.
En „Sennaciulo“ N° 239, en artikolo „Ĉirkaŭ la diskutejo“ k-do Lanti skribas, ke batali kontraŭ la kapitalismo signifas ke „per organizado, postulado, strikoj aŭ revolucioj la ekspluatataro rifuzas liveri plusvaloron al la ekspluatantaro“. Ne, k-do Lanti, strikoj kaj revolucioj havas ne la saman taskon. Kompreneble, striko povas fariĝi en certaj kondiĉoj ĝenerala kaj poste transkreski al ekribelo kaj venko. Tiam oni povas paroli pri la revolucio kun tiu aŭ alia rezulto. Sed paroli, ke la strikoj kaj la revolucio starigas antaŭ si la saman taskon, estas malĝuste. La laborista revolucio metas antaŭ si kiel taskon la forigon de l’kapitalismo, kion la ordinara striko ne celas. K-do Lanti ankaŭ pli frue havis malklaran imagon pri la klasbatalo, sed hodiaŭ eĉ la vorto revolucio perdis ĉe li sian enhavon.
Revenante al la esploro de la problemo pri sendependeco, ni devas rimarkigi, ke en tiu