Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĉi batalo havas signifon por la klaso laborista ankaŭ la flankaj momentoj: malfortiĝo aŭ plifortiĝo de la malamikoj de l’laboristaro, komplikiĝo de la nacia batalo per la klasbatalo, kiel ekzemple en Hindio aŭ Ĉinio, kie ekzistas sufiĉe grandaj amasoj de la proletaro, kiuj efektivigas pezan klasbatalon per strikoj kaj responde ricevas ekzilon, malliberigon kaj kuglojn. Organizante la strikojn, en kiuj partoprenas, kiel antaŭnelonge en Bombay (Hindio) multaj miloj da laboristoj, fondante strikkomitatojn, havante kontraŭ si armitajn soldatojn, ili pli kaj pli fariĝas klaskonsciaj, ĉar la amasoj lernas ne el la libroj, sed el la vivo. Tial ĉi la klaso laborista devas, en la nomo de siaj rektaj interesoj, subtenadi la nacian batalon eĉ tie, kie la partoprenantoj de tiu ĉi lasta starigas antaŭ si malpli larĝajn celojn.

Esplorante plue la „difinon“, mi volas citi unu tre mirindan parton de tiu difino. K-do Lanti skribas: „Sur la ekonomia kampo, la paco estus certigata (?)“ – la demandosigno de Lanti mem! B.E. – „per starigo de supernacia institucio, kiu zorgus por interkonsentigi la ofte kontraŭajn interesojn de la diversaj sendependaj nacioj“ (pĝ.23). Kompreni tion ĉi oni devas, verŝajne, jene. Imagata kontraŭulo de Lanti supozas, ke ĉiam ekzistados la multaj sendependaj ŝtatoj, kaj responde al repliko de Lanti, ke tiuj ŝtatoj interkonfliktados, la kon-