Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

traŭulo de Lanti proponas iun supernacian superpotencan institucion. Se iam ajn iu ajn skribis aŭ diris al Lanti tiun aŭ alian ideon, eĉ se li samtempe opiniis sin internaciisto, neniel konsekvencas, ke tiu ideo aŭ opinio estas konsistaĵo de la koncepto de l’internaciismo. La internaciismo estas kreita de la historio, kaj opinio de personoj, nenion komprenantaj en tiu problemo, ne povas esti atribuata al la koncepto pri la internaciismo.

Ni nun transiru al esploro de la klasbatalo, kiu laŭ la ideo de Lanti devas anstataŭi la politikan batalon de la proletaro. K-do Lanti komprenas kiel klasbatalo nur la batalon de la laboristoj kontraŭ siaj mastroj en la laborejo mem. Certe, ĝi ankaŭ estas klasbatalo, sed nur ĝia komenco. Sed la klasbatalo estas pli vasta konceptaĵo. La civitana milito en Sovet-Unio ankaŭ estis klasbatalo. La ĝenerala striko, en kiun unuiĝis apartaj strikoj en Ruslando en 1905 kiel protesto kontraŭ la mortpafado la 9-an (22-an) de jaŭaro 1905 al la procesio laborista marŝinta al la caro kun peticio, estis ankaŭ klasbatalo. La armita ribelo en Moskvo en decembro 1905 estis ankaŭ akto de la klasbatalo. Krome, ekzistas ankoraŭ la ideologia fronto de la klasbatalo. Sur tiu ĉi fronto la kapitalistoj celas ekposedi ne nur la manojn, sed ankaŭ la cerbojn de la laboristaro. Tie ĉi procedas la batalo per lernejoj, per gazetaro, per eklezio, teatro, kino kaj per ĉiuj specoj de