Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la arto. Ankaŭ en la universitatoj pere de instruitaj profesoroj procedas la sama batalo de la klasoj per subtenado de unuj kaj per forigo de la aliaj. Jen kial la klaso laborista devas ĉiujn siajn organizaĵojn: kooperativojn, sportasociojn ktp. konstrui aparte por si, gvidate de la ideo de la klasbatalo. En tiu ĉi ordo k-do Lanti, dum la fondo de SAT, forkondukante la laboristojn de la kapitalistoj, faris vere revolucian aferon, utilan por la laboristaro. Do, la koncepto de la klasbatalo estas multe pli vasta, ol tiu, kiun nun k-do Lanti metas en ĝin.

El la historio de la movado revolucia en Ruslando k-do Lanti povus ekscii, ke tio, kion li nomas klasbatalo, estis nomata „ekonomismo“. Kaj sur komisio de tiu ĉi „pura“ ekonomia batalo el la manoj de caragentoj estis kreiĝinta la t.n. zubatovismo, laŭ la nomo de la konata cara policisto. Jen do ĝi estas la fama „polica socialismo“. Kaj tiaspeca utiligo de limigita ekonomia batalo por la intereso de la kapitalistoj estas ebla pro substituo de la klasbatalo per la malvasta batalo ekonomia. Kaj la vera klasbatalo ĉiam havas antaŭ si la unuiĝon de la laboristaro en la batalo por pliproksimigo de la definitiva celo – forekstremo de la kapitalismo. Tial ĉi la marksismo, kiu estas ne dogmo, sed ilo por la klasbatalo, diras, ke ĉiu klasbatalo, ĉu paca, ĉu ne paca, ĉu per striko, ĉu per armilo aŭ per plumo, estas po-