Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

litika batalo, t.e. batalo por la potenco. Ĉar neniu klaso, mastro de ĉiuj bonaĵoj, fordonus sian potencon sen batalo. Kaj foresto, t.e. neniigo de ĉiu ŝtata potenco fariĝos ebla nur post forigo de la klasoj en la dua plena stadio de la socialismo.

En Francio[1]), kie precipe ofte trompadis la laboristojn iliaj parlamentaj reprezentantoj, plej frue naskiĝis malamo al la politiko. Tial la franco precipe malfacile povas koncepti, ke ĉia klasbatalo estas batalo politika, t.e. batalo por la potenco. Kaj ĝenerale oni devas memori, ke la politiko estas koncentrita ekonomio. Iuj laboristoj inklinas opinii, ke nur la parlamenta batalo estas politiko. La parlamento estas nur unu el formoj de la batalo, kiujn la laboristoj povas kaj devas uzi. Ĉefe la parlamento kaj la elektoj al ĝi devas servi kiel rimedo por kunigi la vicojn laboristajn, klarigante ilian klaskonscion, varbante, edukante kaj kalkulante iliajn vicojn, senmaskigante iliajn malamikojn. La laboristo, precipe la laboristo-esperantisto, devas nepre esti politike klera, t.e. li devas scii kiel orientiĝi en la politikaj kaj ekonomiaj kondiĉoj, kiuj difinas la formojn de lia klasbatalo. Oni ne devas atendi kun tiu ĉi

  1. Tio ĉi rilatas ankaŭ al ĉiuj landoj, kie pro la oportunismo de la socialistaj partioj malvolviĝis la parlamenta kretinismo, t.e. la kredo je ebleco por solvo de ĉiuj sociaj problemoj per unu nura bultenbatalo en la parlamento.