Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

batalo, ĝis perforte la imperialismo transformos la tutan terglobon al unu ŝtato, kion fari ĝi ne kapablas, ĉar ĝi estas disŝirata per la kontraŭdiraĵoj inter la konkurantaj ŝtatoj, kaj aliflanke ĉar tiun ĉi perforton kaj la militon ĉiam pli kaj pli malhelpados la konscia avangardo de la proletaro. Havos tie ĉi sian lokon ankaŭ la laboro de la internaciistoj-mondolingvanoj, t.e. laboristaj esperantistoj.

Pliklarigante la enhavon de la klasbatalo, kiu estas donita de k-do Lanti nur en formo de ĝia tre malgranda parteto, kaj sekve estas neplena kaj neĝusta, ni devas nun esplori lian „difinon“ de la koncepto pri sennaciismo.

Kripliginte la koncepton de l’internaciismo, kiel ni tion ĉi vidis pli supre, k-do Lanti tute malĝuste klarigas ankaŭ la tendencon de la kapitalismo al mastruma unuecigo. Ĉiuj liaj 4 punktoj de tiu ĉi difino (vidu pĝ.24) estas nur difino de unu el la tendencoj de l’kapitalismo al niveligo kaj unuigo, kiu kompreneble ekzistas. Sed tiu ĉi vojo povus esti senbara nur se la progreso de l’kapitalismo ne kreus ĝian entombigiston, la proletaron, kiu en sia batalo uzas la kontraŭdiraĵojn inter la konkurantaj ŝtatoj, por ŝanĝi la mastron de tiu ĉi estonta mondmastrumado ankaŭ longe antaŭ la fino de tiu ĉi procedo. Samtempe la proletaro utiligas ankaŭ siajn rezervojn, nome la batalantajn por sia sendependeco kamparanajn landojn kune kun la ekzistantaj iuloke en tiuj ĉi