Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kolonioj amasoj de proletaro, kiel ekzemple en Hindio kaj Ĉinio.

Por tiu ĉi celo la proletaro kreas do ankaŭ sian internacian politikan organizaĵon. Ankaŭ la organizaĵoj de laboristoj esperantistaj dum la periodo de pliprofundigo kaj encerbigo de la klaskonscio povas fariĝi unu el la utilaj iloj en la servo por la proletaro. Tial oni devas batali por la ĝusta pozicio de SAT kaj kontraŭ la substituo de la klasbatalo per kunlaborado kun la kapitalistoj, t.e. kontraŭ la substituo de la revolucio per evolucio kaj reformismo.

La komenco por tia substituo estas metita de k-do Lanti per lia surbazigoj de l’imperialismo, kiu laŭ la preciza scienca difino estas politiko de la financa kapitalo. Kaj oni ricevas ĉe k-do Lanti sekvantan bildon: la ĉefa akso de la vivo de l’proletaro (la klasbatalo) foriĝas ien al malantaŭa fono kaj en la centro estas starigata organizaĵo esperantista, kiu trenas sin en la vostaĵo de la kapitalistoj, por ne malhelpi la historian „procezon“.

El tie ĉi rezultas la moviĝo de Lanti al la evolucio kaj reformismo. Kaj tute klare tiu ĉi evolucio de la mondkoncepto de Lanti esprimiĝis en lia broŝuro „La laborista esperantismo“. Jen kial oni povas diri, ke k-do Lanti, estinta revoluciulo en 1921 (kiam de li kaj liaj amikoj estis kreita SAT) iom post iom foriras al la kontraŭa tendaro. Jen kiel difinas la senna-