Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ciismon k-do Lanti: „Kultura doktrino, kies ĉefaj celoj estas: 1) Malaperigo de ĉiuj nacioj kaj ŝtatoj konsiderataj kiel sendependaj unuoj; 2) Mondmastrumado kaj raciigo de la produktado laŭ sciencaj metodoj; 3) Unuecigo de ĉiuj mezuriloj kaj kalkulmetodoj; 4) Starigo de racie artefarita lingvo universala, uizata kiel la sola kulturlingvo“. Unue, tia sennaciismo estas nek doktrino, nek kultura doktrino, sed nur recitaĵo en kvar punktoj de la evolutendencoj de l’kapitalismo, sen indiko samloke en tiuj ĉi punktoj pri la tendenco kontraŭaganta. Tie ĉi estas preterlasita unuflanke la batalo de la ŝtatoj, konkurantaj inter si pri la problemo, kiu estu mastro de tiu ĉi mondmastrumado, kaj due mankas indiko pri la klasbatalo de la laboristaro, kiu siaflanke celas fariĝi mastro de tiu ĉi mondmastrumado. Tiuj ĉi 4 kolonoj de la sennaciismo estas do tiu bazo, kiun la kapitalistoj tre volonte mencios, pravigante sian ekspluatadon. Tamen tian pacevolucion malhelpas la klasbatalo.

Jen tiu ĉi teorio estas malutila ĝuste tial ke ĝi celas, malklarigante la klaskoncion de l’laboristo, fari lin helpanto al la kapitalistoj. K-do Lanti eĉ skribas tiel sur la paĝo 25 („Difinoj“ en la 3-a eldono de „For la neŭtralismon“): „la sennaciismo celas instrui la homojn racie… por tiel glatigi la vojon al la historia procezo“. Tio ĉi ja signifas forgesi pri la klasbatalo, forgesi pri la laboristaro. Tiu ĉi