Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

instruo estas malutila por la laboristoj. Ĝi ne nur ne vokas la laboristojn al la batalo kontraŭ la kapitalistoj, sed kontraŭe, ĝi vokas ilin „glatigi la vojon al la historia procezo“, t.e. forlasi la batalon kontraŭ la kapitalismo kaj ne utiligi la batalon de la konkurantaj ŝtatoj.

Tamen en rimarko pri sia teorio k-do Lanti fine rememoris, ke tiu ĉi tendenco al la unuecigo de la mondmastrumado havas internajn kontraŭdiraĵojn, nome la batalon de la konkurantaj ŝtatoj[1]), kiu minacas per militoj, kaj nur tial „la sennaciismo sin apogas sur la proleta klaso“. Jen kial kaj kiam k-do Lanti fine rememoris pri la klaso laborista. Oni konsideru, ke la sennaciismo, malgraŭ la tendenco de l’kapitalismo al la unuecigo de l’mondmastrumado, ne havas ŝancojn por venki la kontraŭan forton, kaj tial k-do Lanti volas apogi tiun ĉi tendencon kaj „glatigi la vojon“ per subteno de la laboristaro.

La frazoj pri la laboristaro, kiel apogo, per kiuj finiĝas la unua alineo de la rimarko, tiomgrade ne estas kunligitaj kun la 4 punktoj de la senaciisma „doktrino“ kaj estas tiom malĝustalokaj, ke eĉ estas strange legi ilin en tia konteksto ĉi tie: la komenco estas por bonfarto de la 4 punktoj de sennaciimo, sed la fino por funebro.

  1. Pri unu el la konkurantoj, pri la klaso laborista, k-do Lanti ankaŭ forgesas.