Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La dua alineo de la rimarko havas neniun rilaton al la afero, kaj en la sciigo pri ekzisto de SAT k-do Lanti konsolas sin per tio, ke SAT estas konstruita sur la tutmonda sennacieca bazo, ĉar la kandidatojn por la konsilantaro prezentas ne apartaj landoj, sed certaj intermeridianaj terspacoj. Ĉiu laboristo, kiu deziras cerbumi per sia propra kapo, devas kompreni el tiu ĉi difino de la sennaciismo, ke tiu ĉi instruo estas tre utila por la kapitalistoj. La laboristoj bezonas nur „glatigi la vojon“. Kaj k-do Lanti tiam estus kontenta, ĉio procedus pace kaj bonkonsente. Sed tie ĉi subite elaperas iuj kontraŭdiraĵoj, iu batalo, iuj militoj. Vole-nevole oni estas devigata apogi sin sur la klaso laborista. Forgesis nur k-do Lanti, okupita pri sia pacevolucio kaj mondmastrumado, li forgesis nur unu malgrandan bagateleton: kiu estu la mastro. Tamen la klaso laborista ne povas tion ĉi forgesi. Kaj ĝi ne deziras esti apogo por iu ajn. Ĝi volas mem eluzi ĉiujn tendencojn de la kapitalismo, la 4 punktojn de la sennaciismo kaj ĉiujn kontraŭdiraĵojn, por mem fariĝi la mastro.

Anstataŭ la klasbatalo, kiu konsistigas la esencon de la historia procedo, estas antaŭstarigata iu konfuza konceptaĵo, kies signifo por Lanti mem pli aŭ malpli klare komencas determiniĝi evidente nur de post liaj „difinoj“ en la jaro 1928 (la dato de la antaŭparolo por la 3-a eldono de „For la neŭtralismon“). De