Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tie ĉi li jam faris ankoraŭ unu paŝon al la kontraŭa flanko de la laboristaro per sia surbazigo de la politiko de l’financa kapitalo, t.e. la imperialismo.

Por la laboristaro restas post ĉio ĉi ankoraŭ pli multe plifirmiĝi en sia internaciismo kun ĝia neŝanĝebla formulo: Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu! Ĝi aldonu al ĝi tiun novan, utilan en la manoj de la laboristoj, ilon, kiu evidentiĝas esti – Esperanto. Kaj tion ĉi tre bone sciis tiuj, kiuj ankoraŭ en la jaro 1921 skribis en la 1-a paragrafo de la statuto de SAT, nomante la sennaciulojn „la plej perfektaj internaciistoj“.

La eraro de k-do Lanti estas en tio, ke entuziasmiĝinte pro laŭdado de la teknika progreso kaj de unu el la tendencoj de l’kapitalismo por unuecigo de la mond-mastrumado, sed forgesante pri la kontraŭagantaj tendencoj, li forgesas la plej gravan aferon, ke la tuta esenco estas en tio, kiu mastru tiun mondmastrumadon. Kaj tio ĉi servas ne al klerigo, sed al malklarigo de la klaskonscio. Jen kial „La laborista esperantismo“ estas malutila por la laboristaro broŝuro kaj tre utila por la kapitalistoj.

Tiamaniere k-do Lanti ĉiam pli multe ĉesas esti revoluciulo kaj fariĝas apologiulo de la kapitalista politiko. El tie ĉi devenas lia defendado de la kolonia politiko de la kapitalo, lia malprofunda kaj malĝusta kritiko de la celado de grandaj kaj malgrandaj popoloj al sen-