dependeco. Unuvorte li fariĝas reformisto anstataŭ esti revoluciulo. Kaj tial li fogesas la fundamentan historian sperton de la klaso laborista en ĝia klasbatalo, ke la reformoj utilaj por la laboristaro estas nur akcesora produkto de la revolucia klasbatalo de la proletaro.
Antaŭvidante tiun ĉi batalon, oni bezonas provizi sin per batalhelpantoj. La plej grava batalhelpanto de la laboristaro estas la fundamenta amaso de kamparanaro. El tie ĉi sekvas ankaŭ la signifo de la koloniaj popoloj, kiuj estas precipe kamparanaj landoj, precipe tiaj, kiel Hindio kaj Ĉinio, en kiuj jam ekzistas grandaj kvantoj da proletaro. Oni devas aligi tiujn ĉi vicojn al la organizo de la laborista klaso. Kaj tie ĉi Esperanto ankaŭ povas fari servon al la laboristaro. La koloniaj kamparanaj landoj estas rezervoj de la proletaro, ĉar ili, memstare batalante kontraŭ la sklavigo, helpas la ĝeneralan klasbatalon kontraŭ la kapitalismo, malgraŭ ke ili batalas kun falsa ideo pri sendependeco kiel memcelo.
Se laŭ la vortoj de Lanti, „konsekvenca sennaciisto devas subteni ĉion, kio kondukas al mastruma unuecigo“ („S ulo“, pĝ. 244), t.e. la modernan kapitalismon, sklavigon kaj ĉion ligitan kun tio ĉi, limigante sin nur per la „batalo kontraŭ mastro en laborejo“, do ĝuste tio ĉi signifas malklarigon de la klaskonscio aŭ almenaŭ haltigon de la evoluo de tiu ĉi konscio sur ĝia malsupera ŝtupo.