Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Irante plue kaj malvolvante sian mondkoncepton en tiu ĉi direkto, Lanti estos neeviteble devigita, se li volos esti logika, elĵeti tiun ĉi minimuman restaĵon (la batalon kontraŭ la mastro), ĉar ĝi ja ĉiuokaze ankaŭ malhelpas al „glatigo de la vojo por la historia procezo“, kiu ĉe Lanti signifas la pluan evolucion de la kapitalismo sen iuj baroj.

K-do Lanti opinias sian teorion nova. Ĝia noveco konsistas eble nur el tio, ke oni kuraĝas rekomendi ĝin al la laboristaro. Tamen la vera adreso por tiu ĉi teorio troviĝas nur ĉe la malamikoj de la laborista klaso.

En iu loko de siaj skribaĵoj („S-ulo“, Nº 233, pĝ. 224, 9-a rimarko) k-do Lanti ŝajne dubas pri tio, ke li estas ne marksisto. Se leganto de tiuj ĉi linioj estos marksisto, li kompreneble ne bezonos superfluajn vortojn por diskuto kun k-do Lanti pri tiu ĉi temo. La teorio de Lanti havas nenion komunan kun la marksismo.

Mi atentigas fine pri la malutila ideo, troviĝanta en la fino de la unua alineo de la kompletigo por la statuto de SAT: „per libera diskutado ĝi celas malebligi ĉe siaj membroj la dogmiĝon de la instruoj, kiujn ili ricevas en siaj apartaj medioj („La laborista esperantismo“, pĝ. 14). Dogmiĝo de la instruoj... en apartaj medioj – tio ĉi estas aludo pri la partioj. Ĝi ne estas kritiko: la kritiko estas utila, sed tie ĉi estas rekomendata kondamno sen esploro de la afero. Per tiu ĉi vojo la partioj