Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj iliaj instruoj estas senkreditigataj, kaj tio estas malutila por la laborista klaso. La instruojn de la partioj oni povas kaj devas kritiki, sed paroli ĝenerale pri ilia dogmiĝo estas malvere kaj malutile. Per tiu ĉi vojo la klaskoncio de la laboristoj estas malklarigata. Al la sama celo kondukas la atakoj kontraŭ la intelektularo, kontraŭstarigo de la intelektularo al la „simplaj laboristoj kaj modestaj laboruloj“. Same ankaŭ la „simpla saĝo“. Tie ĉi estas ne simpleco kaj modesteco, sed io rekte kontraŭa kaj ĉiuokaze malutila por la laboristaro, kiu tiamaniere estas erarigata, kaj krome estas malfermata vojo por la demagogoj.

Nun ni faru la konkludojn. Ĉiu konscia laboristo devas firme scii kaj memori, ke lia ĉefa forto troviĝas en la amaso, ĉar ĉiuj iloj kaj rimedoj de la produktado kaj batalo (la tuta tekniko) estas ne en liaj manoj, escepte en Sovet-Unio. Ne en liaj manoj estas ankaŭ la scienco. La mastroj de tiuj ĉi belaj aferoj bonege sukcesis ĝis la lasta tempo posedi ankaŭ la cerbojn de la laboristoj, alvokante helpe al si la sciencon, por maskigi siajn mastrumtendencojn per la larvo de eternaj veraĵoj de moralo, religio, filozofio, objektivismo, superklaseco, superpatrieco kaj per aliaj similaj laŭtsonaj vortoj. Ĉio ĉi estas eluzata en la servo por la mastroj de la tero – kapitalistoj. Ĉe la laboristoj restas sola spertita kaj trafa ilo – la klasbatalo, klaso kontraŭ klaso. Nur la or-