Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ganizita sisteme klasbatalo povas helpi al la klaso laborista atingi sian celon – fariĝi mastro de la kreata per ĝiaj manoj mondmastrumado. Por sukcese realigi tiun ĉi batalon, oni bezonas scii klare sian celon kaj siajn taskojn, fariĝi klaskonscia, t.e. politike klera, por havi klaran koncepton pri la ekonomiaj kaj politikaj rilatoj sur ĉiu etapo de la klasbatalo. Esperanto ankaŭ devas fariĝi utila ilo de la klasbatalo kaj de liberigo de la laboristaro. Ekzistado de la laborista organizaĵo esperantista estas utila, sed ĝi, same kiel ankaŭ ĝia presorgano, devas resti sur la senpartia klasbatala pozicio. Opinii ke la surbazigo de l’imperialismo (t.e. de la politiko de l’financa kapitalo) utilas por la laboristaro, estas kruda eraro, malutila por la laboristaro kaj subfosanta la fundamenton de SAT.

Kiel sen la revolucia teorio ne povas ekzisti la vera revolucia movado laborista, tiel ankaŭ sen teorio ne povis resti nia laborista esperanta organizaĵo. Tia estis por SAT la broŝuro de k-do Lanti „For la neŭtralismon“.

Sed la nescio de la teorio de la klasbatalo kaj nekomprenado de la praktiko de tiu ĉi batalo kiuj estas evidentiĝantaj en „For la neŭtralismon“, en la „difinoj“ de la konceptaĵoj „internaciismo“ kaj „sennaciismo“, kaj fine en la broŝuro „La laborista esperantismo“, kie estas donata surbazigo de l’imperialismo, kun subteno de tiu ĉi surbazigo per plej