kruderara fuŝcitaĵo de Lenin, tiu ĉi granda organizinto, gvidinto kaj mastro de la teorio kaj praktiko de la klasbatalo, kun malvastigo de tiu ĉi batalo al la mallarĝa ekonomia batalo de la laboristoj kontraŭ la mastroj en la laborejo mem – ĉio ĉi kondukas al imago aŭ teorio, ke se la klaso laborista subtenos la imperialismon (t. e. la politikon de la financa kapitalo kun alproprigo de kolonioj, ekstremo de malgrandaj kaj malfortaj ŝtatoj k. t. p.), tiam la historia procedo alkondukos al la mondmastrumado, forgesante, ke la esenco de la problemo estas en tio, kio estu la mastro de tiu ĉi mondmastrumado.
Pensi kaj prediki, ke Esperanto kaj SAT povas fariĝi gvidanto de la klaso laborista en batalo por tiu celo signifas nebuligi la klaskonscion. El tiu falsa prediko de k-do Lanti konsekvencas forŝovo kaj forigo de la klasbatalo sur la lastan planon kaj tendenco tute sensignifigi ĝin. El tie ĉi konsekvencas malŝata rilato al la revolucio, laŭdo al la evolucio, sistema inspirado de malkonfido al la politikaj partioj de la klaso laborista, kvazaŭ al sektoj kun iliaj dogmoj. Por la nesufiĉe sperta en politikaj artifikaĵoj laboristo, kiu ne jam lernis cerbumadi per sia propra kapo, tia predikado de k-do Lanti povas influi, forpuŝante lin de la ĝusta pensmaniero, sed la polotike klera konscia laboristo-revoluciulo, sendiference al kiu partio li estas apartenanta, scias, ke lia