Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

N. Nekrasov


Sennacieca kulturo kaj internacia politiko

Lastatempe, ligite kun la diskutado pri la programo de SAT, tre multe pliaktualiĝis la principa problemo pri la esenco de sennaciismo mem, kiel bazo de la tuta ideologio de SAT.

Tio estas tre natura kaj ankaŭ tre necesa por pli profunda ekkompreno de nia teoria bazo kaj de nia konkreta laboro praktika.

La diskutado evidentigis antaŭ ĉio en plena evidenteco unu kardinalan tendencon, kiu estas nun konsekvence kaj difinite realigata de la gvidorganoj de SAT, sub rekta influo de k-do Lanti, elvokante samtempe tre akran kritikon el alia flanko, por kiu tiu tendenco estas absolute ne akceptebla.

La kerno de la problemo sidas en la sekvanta dilemo: ĉu la SAT-anoj devas absolute ignori ĉiujn naciajn problemojn, aŭ ili devas sian ideologion konstrui sur la reale ekzistanta nacia kaj internacia politiko?

K-do Lanti diras, ke la proletoj, celantaj al la senklasa kaj sennacia societo, havas neniun