Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

intereson pri la nacia emancipiĝo de subpremitaj koloniaj popoloj, ili havas neniun intereson pri ilia sendependiĝo, pri la batalo de tiuj popoloj por egaligo de ilia lingvo kaj ilia raso kun la privilegiitaj metropolanoj k. t. p.

K-do Lanti diras, ke se granda imperialisma ŝtato perforte asimiligas iun malgrandan nacion, do tio estas eĉ tre bona, ĉar per tiu asimiligo pliproksimiĝas la plena sennaciiĝo de la tuta mondo... Kaj tiel plu...

Ĉu k-do Lanti estas prava?!

Ni estas forte konvinkitaj, ke en tiu ĉi problemo k-do Lanti faras fatale teruran kaj treege danĝeran eraron, kiu devas esti kiel eble plej baldaŭ korektita.

Kaj jen kial:

Ni supozu, ke efektive la imperialismo de grandaj nacioj faras pozitivan laboron, ekstermante la malgrandajn popolojn. (Ni lasu flanke la demandon pri la manieroj de tiu imperialisma subpremado, kiu tute identas kun la subpremado de la malriĉuloj per la riĉuloj kaj ofte estas realigata samtempe kun subpremado de la laboristoj dum ilia klasbatalo kontraŭ la loka kaj alilanda burĝaro, ĉar tiuj ĉi ambaŭ frontoj ofte estas kunigitaj kaj malfacile disapartigeblaj). Bone! Baldaŭ do poste formiĝas kelkaj potencaj nacioj, kiuj logike devas interkonflikti por elpuŝi unu la ceterajn. Neeviteblas terurega mondmilito, kiu nepre detruos ĉiujn ĝistiamajn kulturakiraĵojn de la