Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

homaro. Tiu ĉi vojo estas do plena de perforta subpremado kaj grandiozaj katastrofoj.

La proletaro batalanta kontraŭ ĉia socia subpremado, ne povas iri tiun vojon, ĉar tiu vojo estas tute reakcia kaj regresiva. Celante sian idealon de senklasa kaj sennacia senekspluata homarsocio, la proletaro povas nur aktive kontraŭbatali tiun neakcepteblan metodon, ĉar ĝi estas metodo de la ekspluatantoj.

La proletara sennaciismo, marŝanta kun la devizo de la estonta senklasa kaj sennacia homaro, devas bazigi sin sur tute alia politiko.

Propagandante la sennaciismon kaj sennaciecan koncepton en nia epoko plena de naciaj antagonismoj, la sennaciuloj ne devas lasi sen subteno la malfortajn batalantojn de subpremitaj popoloj kontraŭ la manĝegantaj ilin drakoj de agresiva naciismo. Ĉar se la sennaciuloj ignorus tiun batalon, la avidaj grandnaciismoj havus nur pli bonajn kondiĉojn por sia pligrasiĝo.

La sennacieca mondkoncepto ne konsistas en la subteno al la grandnaciismoj kontraŭ la malgrandaj, sed en aktiva batalo kontraŭ tiuj grandaj naciismoj, ĉar ili estas ne akcelantoj, sed la plej grandaj malamikoj de la vera sennacieco. Krom tio, la nacia batalo por la sendependeco en la kolonioj kaj duone sendependaj landoj neeviteble fariĝas helpa rezervo de la laboristoj en ilia klasbatalo, pre-