Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

cipe kiam tiu ĉi lasta pliakriĝas. La malgrandaj popoloj, batalante por sia sendependeco, laŭnature fariĝas kunbatalantoj de la laboristaro, ĉar ili plimalfortigas la komunan malamikon – la grandpotencan kapitalistaron de la imperialismaj landoj.

Eble oni povus diri, ke, akcelante sendependiĝon de la diversaj malgrandaj nacioj, ni ne progresus de la diversaj malgrandaj nacioj, ni ne progresus al unueco, sed al diseco? Jes, tiel estus, se ne ekzistus la tutmonda klasbatalo de la proletaro por la estonta senklasa kaj sennacieca homaro, bazata sur la ekonomia evoluo.

Por ke la homaro efektive povu rapide asimiliĝi kaj progresi al sennacieco, devas esti antaŭe starigita tia situacio, kiu egaligus ĉiujn naciojn kaj forigus ĉiun senton de deviga alinaciigo.

La tasko de la proletara sennaciismo estas do edukadi la proletaron pri ĝia mondunueco kaj pri reakcieco de la naciismaj ideoj. Se en nia epoko ni ne povas esti sennaciaj, kiel ni volus, ni devas esti sennaciecaj. Sed tio tute ne signifas, ke ni aprobu la penadon de la grandaj nacioj senpune subpremadi la malgrandajn.

La realigo de sennacieca idealo tute ne konsistas en tio, ke hindoj apartenu al angloj, ukrainoj al rusoj kaj poste eble ĉiuj ekapartenu al francoj aŭ al jankioj, ĉar tiuj ĉi estas la plej kulturaj kaj kapablaj