Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

por ekspluati la fremdajn landriĉaĵojn. Tute kontraŭe.

La batalo de malgrandaj popoloj por sia sendependiĝo estas batalo justa kaj utila por la klaso laborista, ĉar ĝi pligrandigas nian movadon al nia ĉefa celo – al la socialismo (t. e. al la senklasa kaj sennacia homaro).

Tamen ĉio supre dirita neniel povas signifi, ke la nacia sendependeco kaj nacia kulturo estas objektoj gravaj per si mem. Tute kategorie kaj kun plena klareco ni devas deklari, ke la proletaro celas al absoluta unueco kaj al plena asimiliĝo de ĉiuj nacioj. La neceseco de sendependiĝo de malgrandaj nacioj for de la grandaj estas postulata de la aktualaj politikaj kondiĉoj, de la taktiko de l’batalo de la proletaro kontraŭ la kapitalismo, kaj oni neniel devas forgesi tiun ĉi aferon. En tio ĉi kuŝas la tuta salo de la problemo, ĉar en la kampo de la kultura eduko kaj en la kampo de la politika batalo povas esti kaj estas uzataj tute diversaj metodoj, kvankam kondukantaj al la sama celo.

————————


La detala analizo de la tuta problemo en ĝia plena amplekso venigas nin al tute senduba konkludo, ke propagandante sennaciismon oni ne devas absolute ignori la naciajn elementojn, precipe rilate al la nacioj „subpremitaj“.

Oni ne povas simple konstati, ke la kapitalismo kaj imperialismo realigas la plej gran-