Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dan benon por la homaro, sennaciigante ĝin. Se la kapitalismo aŭ imperialismo efektive per unu mano sennaciigas diversajn popolojn, per la alia mano ĝi samtempe kontraŭagas tion. Asimiligante perforte, ĝi vekas reakcion, ŝovinismon kaj kontraŭbatalon el la flanko de la asimiligatoj. Asimiligante, ĝi samtempe pligrandigas la grandnaciismon. Ĉu la kapitalismo sennaciigos finfine la mondon? Tre dubinde! Disŝirata per siaj nesolveblaj kontrastoj, ĝi verŝajne ne kapablos tion fari, kaj se tio tamen okazos, do kun grandaj vundoj kaj komplikaĵoj.

La sennaciigo per kapitalismo ne estos finfine eĉ sennaciigo, sed... ununaciigo! Tiu ĉi ideo eĉ ne estas nova. Ankoraŭ la 2-an de junio 1866 Marx skribis: „hieraŭ okazis debatoj en la konsilantaro de la Internacio pri la nuna milito... La debatoj koncentriĝis, kiel oni jam povis atendi, je la problemo pri „naciecoj“ kaj pri nia rilato al ĝi... La reprezentantoj de la «juna Francio» (ne laboristoj) proponis tiun vidpunkton, ke ĉiu nacieco kaj la nacio mem estas malnoviĝintaj superstiĉoj... Mi aludas, ke Lafargue, mem tion ne konsciante, supozas evidente sub la malagnosko de la naciecoj, ke la modela franca nacio englutu ilin“. Kaj Marx estis la unua, kiu plej energie klarigis la necesecon ke Irlando sendependiĝu de Anglio kaj Pollando de Rusio, ĉefe en la interesoj de la angla kaj rusa laboristaroj. Kaj samtempe