Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Marx aparte atentigis kaj substrekis la unuecon de l’interesoj de la laboristoj en ĉiuj nomitaj landoj.

Tia estas la dialektiko en la solvo de la komplika nacia problemo.

————————


Nun venas denove la kardinala demando: kio do estas la sennaciismo, kiu jam dum preskaŭ dek jaroj vivas kaj progresas en la medio de la laborista movado esperantista? Kaj kiun diferencon ĝi havas kompare kun la internaciismo?

Kiel ni povas facile konstati, en la medio de la revolucia movado laborista sub la termino de „internaciismo“ oni komprenas ordinare tute difinite la tendencon unuigi ĉiujn naciojn en supera unueco kun forigo de la naciaj diferencoj mem. Tiu ĉi koncepto de l’internaciismo estas historie bazita kaj ĝi estas ĝenerale disvastigita.

Bedaŭrinde, tiu ĉi termino, multe uzita en diversaj cirkonstancoj, estas grandparte fuŝita de la burĝaj naciistoj kaj pacifistoj, kiuj komprenas ĝin en kripligita senco. Ili atribuas al tiu ĉi termino nur egalrajtecon de ĉiuj nacioj kaj nenion pli, konservante la naciismon en ĝia plena netuŝebleco. Tiu ĉi fuŝita koncepto de l’internaciismo ankaŭ estas multe disvastigita.