Paĝo:Ejdelman, Nekrasov - Sennaciismo kaj Internaciismo, 1930.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Aprobante la imperialistan perforton de la naciemaj kapitalistoj en la kolonioj, malagnoskante la necesecon de sendependiĝo de malgrandaj nacioj por malfortigo de la klasmalamiko de la proletaro, limigante la klasbatalon de la proletaro ĝis malgrava strikemo de la laboristoj en la metiejoj nur, k-do Lanti faras fatalan politikan eraron, pro kio la sennaciismo, anstataŭ esti proleta, fariĝas malamika al la proletaro.

La „difinoj“ de k-do Lanti pri sennaciismo kaj internaciismo estas sendube eraraj kaj devas esti nepre korektitaj kun samtempa forigo de ĉio, kio estas fremda por la proletaro.

La termino „sennaciismo“ entute estas taŭga kaj ĝi ne kontraŭdiras al la fundamenta tendenco de la proletaro krei novan senklasan kaj sennacian homaron. Tamen ni devas bone memori, ke la sennaciismo signifas nur la proletan internaciismon plus la mondolingvo – kaj nenion pli. Tiu ĉi formulo estas plene sufiĉa, se oni ĝuste komprenas tion, kio tie ĉi estas nomita kiel proleta internaciismo.

Por fini, necesas diri iom pri Esperanto mem. La imperialisma mondo tute ne bezonas Esperanton, same kiel ĝi ne bezonas ankaŭ sennaciismon, ĉar la grandaj nacioj preferas ĉiu sian propran lingvon kaj interesiĝas ne pri sennaciigo, sed pri disvastigo de la potenco de sia