Saltu al enhavo

Paĝo:Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto. Warszawa, 1894.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis dirinta al mi la veron).—Li diros al mi la veron.—Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron).—Se mi petus lin, li dirus al mi la veron.—Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron).—Kiam mi venos, diru al mi la veron.—Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron (aŭ estu dirinta al mi la veron).—Mi volas diri al vi la veron.—Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aŭ mi volas esti dirinta la veron).


salono salon | saloon | Salon | залъ | salon.
os marque le futur | ending of future tense in verbs | bezeichnet das Futur | означаетъ будущее время | oznacza czas przyszły.


§ 25.


Mi estas amata. Mi estis amata. Mi estos amata. Mi estus amata. Estu amata. Esti amata.—Vi estas lavita. Vi estis lavita. Vi estos lavita. Vi estus lavita. Estu lavita. Esti lavita.—Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota.—Tiu ĉi komercaĵo estas ĉiam volonte aĉetata de mi.—La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi.—Kiam via domo estis konstruata, mia domo estis jam longe konstruita.—Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi.—Estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ.—Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi.—Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn.—Honesta homo agas honeste.—La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo.—Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme?—Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.