Saltu al enhavo

Paĝo:Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto. Warszawa, 1894.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

el tolo.—Glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo.—La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda.—Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco.—Lia heroeco tre plaĉis al mi.—La tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj.—Mi vivas kun li en granda amikeco.


kuko gâteau | cake | Kuchen | пирогъ | pierożek.
konfiti confire | preserve with sugar | einmachen (mit Zucker) | варить въ сахарѣ | smażyć w cukrze.
fluida liquide | fluid | flüssig | жидкій | płynny.
suspekti suspecter, soupçonner | suspect | verdächtigen | подозрѣвать | podejrzewać.
acida aigre | sour | sauer | кислый | kwaśny.
vinagro vinaigre | vinegar | Essig | уксусъ | ocet.
sulfuro soufre | sulphur | Schwefel | сѣра | siara.
azoto azote | azote | Stickstoff | азотъ | azot.
gusto goût | taste | Geschmack | вкусъ | smak, gust.
alta haut | high | hoch | высокій | wysoki.
naturo nature | nature | Natur | природа | przyroda.
paki empaqueter, emballer | pack, put up | packen, einpacken | укладывать, упаковывать | pakować.
ĉemizo chemise | shirt | Hemd | сорочка | koszula.
kolo cou | neck | Hals | шея | szyja.
cetera autre (le reste) | rest, remainder | übrig | прочій | pozostaly.
tolo toile | linen | Leinwand | полотно | płótno.
glacio glace | ice | Eis | ледъ | lód.
frandi goûter par friandise | dainty | naschen | лакомиться | złakomić.
heroo héros | hero, champion | Held | герой | bohater.
plaĉi plaire | please | gefallen | нравиться | podobać się.
lago lac | lake | See (der) | озеро | jezioro.
kovri couvrir | cover | verdecken, verhüllen | закрывать | zakrywać.
naĝi nager | swim | schwimmen | плавать | pływać.
folio feuille | leaf | Blatt; Bogen | листь | liść, arkusz.


§ 36.


Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj.—Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj.—Gesinjoroj N. hodiaŭ vespere venos al ni.—Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn.—La gefianĉoj staris apud la altaro.—La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino.—Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino.—La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonev-