Saltu al enhavo

Paĝo:Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto. Warszawa, 1894.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

inoj.—Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino.—La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P.—Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.—La filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj.—La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo.—Ĉevalido estas nematura ĉevalo, kokido—nematura koko, bovido—nematura bovo, birdido—nematura birdo.


ge les deux sexes réunis; ex. patro père—gepatroj les parents (père et mère) | of both sexes; e. g. patro father—gepatroj parents | beiderlei Geschlechtes; z. B. patro Vater—gepatroj Eltern; mastro Wirth—gemastroj Wirth und Wirthin | обоего пола; напр. patro отецъ—gepatroj родители; mastro хозяинъ—gemastroj хозяинъ съ хозяйкой | obojej płci; np. patro ojciec—gepatroj rodzice; mastro gospodarz, gemastroj gospodarstwo (gospodarz i gospodyni).
gratuli féliciter | congratulate | gratuliren | поздравлять | winszować.
altaro autel | altar | Altar | алтарь | ołtarz.
kuraci traiter (une maladie) | cure, heal | kuriren, heilen | лѣчить | leczyć.
doktoro docteur | doctor | Doctor | докторъ | doktór.
pra bis-, arrière- | great-, primordial | ur- | пра- | pra-.
id enfant, descendant; ex. bovo bœuf—bovido veau; Izraelo Israël—Izraelido Israëlite | descendant, young one; e. g. bovo ox—bovido calf; Izraelo Israel—Izraelido Israelite | Kind, Nachkomme; z. B. bovo Ochs—bovido Kalb; Izraelo Israel—Izraelido Israelit | дитя, потомокъ; напр. bovo быкъ bovido теленокъ; Izraelo Израиль—Izraelido Израильтянинъ | dziecię, potomek; np. bovo byk—bovido cielę; Izraelo Izrael—Izraelido Izraelita.
hebreo juif | Jew | Jude | еврей | żyd.
ĉevalo cheval | horse | Pferd | конь | koń.


§ 37.


La ŝipanoj devas obei la ŝipestron.—Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj.—Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj.—La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo.—La Parizanoj estas gajaj homoj.—Nia provincestro estas severa, sed justa.—Nia urbo havas bonajn policanojn, sed ne sufiĉe energian policestron.—Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj.—Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj,—Li estas nelerta kaj naiva provincano.—La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.—Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro.—La botisto faras botojn kaj ŝuojn.—La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn