Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Anjo — Smith el Chicago loĝis ĉi tie en Granda Hotelo Malnova Urbodomo. Detaloj pri ŝi ne konataj en la hotelo. Mi plue esploros."

Alico Smith el Chicago. Tio diris ne pli ol eble "Mario Meier el Berlin". En Chicago ekzistas centoj de tiu en Anglujo kaj Ameriko multe disvastiĝinta nomo.

En Teplitz von Merten devis plue serĉi. Tio estis certa. Sed ĝis kiam la proksima trairanta vagonaro forveturis al Teplitz, li povis denove esplori ĉe la eldonistoj kaj demandi pri Alico Smith. Li tuj iniciatis la neceson ĉe la polica direkcio. Jam post mallonga tempo oni sciigis al li, ke la libroeldonisto Alfredo Berger estis atendonta sinjorinon kun tiu nomo.

Senprokraste li veturis al la eldonejo kaj feliĉe renkontis la posedanton.

"Bedaŭrinde ankaŭ mi ne scias ion pli detalan pri la sinjorino", sinjoro Berger respondis al la klariga demando de Merten. Ŝi estis verkinta socialpolitikan tendencromanon, kiun ŝi proponis al mi por eldonado. Ĝi estis sprita kaj interesa, kaj se la sinjorino ne postulus tro altan honorarion, mi estus akceptonta ĝin. Ni interkonsentis, ke ŝi venu ĉi tien, por ke ni faru la definitivan kontrakton kaj priparolu ĉiujn detalojn. Sed mi vane atendis ŝin."

"Ĉu mi povas vidi la manuskripton kaj la leterojn, kiujn ŝi sendis al vi?"

"Certe, volonte!"

Sinjoro Berger alportis la skribaĵojn kaj prezentis ilin al von Merten. Leteroj kaj manuskripto sendube estis skribitaj de la sama mano. La leteroj estis skribitaj sur bluetan tolpaperon, la manuskripto konsistis el kvar sufiĉe dikaj kajeroj, kiaj kutime estas uzataj en lernejoj. La unuaj tri kajeroj estis tute egalaj kaj sen ia signo; la kvara, iom diferencanta de la aliaj, sur la dua paĝo de l'