Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kovrilo montris la surgluitan etikedon de paperaĵ-vendejo en Teplitz. Merten notis la adreson de la magazeno kaj poste redonis la manuskripton al sinjoro Berger.

"Ĉu mi provizore povas kunpreni la lastan el la leteroj?" Merten demandis.

"Certe. La sinjorino en ĝi ja nur sciigas, ke ŝi baldaŭ venos ĉi tien. Vi povas reteni la leteron, kiom longe vi volas."

Merten dankis kaj ankoraŭ petis la eldoniston, tre inteligentan sinjoron, informi sin pri tio, ĉu Alico Smith eble ie publikigis ion en angla lingvo, kaj sciigi la rezulton de ĉi tiu esploro al la ĉefpolicejo en Berlin. Post tio li reiris al hotelo Hofer por preni sian pakaĵon kaj tuj veturi al Teplitz.


Alveninte en Teplitz, von Merten unue serĉis sian subulon Kruse kaj trovis lin, kiel li supozis, en la hotelo, kiun Kruse estis nominta en sia telegramo.

"Nu, Kruse, ĉu vi ankoraŭ ion eksciis?"

"Bedaŭrinde ne, sinjoro kriminalkomisaro, krom tio, ke sinjorino Smith ĉi tie en la hotelo vizite akceptis amikinon, pri kiu mi bedaŭrinde ankoraŭ ne povis ekscii ion detalan, kaj ke en la antaŭtagmezo de l' tago, en kiu ŝi forveturis el Teplitz, sinjoro, verŝajne samlandano, kun kiu ŝi parolis nur anglalingve, vizitis ŝin en la legoĉambro kaj poste kunestis kun ŝi."

"Nu, tio jam estas io. Unue la amikino: Ĉu ankaŭ ŝi loĝis ĉi tie en la hotelo?"

"Ne."

"Kie do?"

"Neniu sciis tion."

"Kiel ŝi aspektis?"

"Granda, blonda, elegante vestita, kun aplomba konduto."