Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke povas temi pri fraŭlino Edito Mac Kennon el Chicago. Sed - nova, malagrabla surprizo - ankaŭ ĉi tiu sinjorino estis forvojaĝinta en la antaŭtagmezo de l' pasinta tago. Interparole ŝi diris, ke ŝi intencas viziti amikinon en Dresden, sed ŝi ne estis sciiginta ties adreson.

Unu ŝanco ankoraŭ ekzistis: eble almenaŭ unu el la du sinjorinoj en la poŝtejo postlasis sciigon, kien eble ankoraŭ alvenontaj poŝtaĵoj estu postsendotaj.

Bedaŭrinde ankaŭ ĉi tiu espero estis vana. Kvankam la poŝtoficejo jam estis fermita, la estro de la oficejo laŭ la peto de Merten interrompis sian eksterdeĵoran ripozon por serĉi tian sciigon, sed ne trovis ian. Merten tute klare komprenis, ke li, por trovi la murdiston, unue devas koni la rilaton inter ĉi tiu kaj Alico Smith, kaj ke la plej proksima kaj ŝajne sola vojo al tio estas, serĉi la amikinon, fraŭlinon Edito Mac Kennon. Sed ĉi tio estis pli facile dirita ol farita; ĉar, kvankam por ŝi ne ekzistis kaŭzo sin kaŝi, tamen mankis iu alia informo, kie ŝi povus esti - escepte de la sciigo, ke ŝi volas viziti amikinon en Dresden. Merten ankoraŭfoje iris al la paperaĵ-vendejo, por aĉeti saman krajonon kiel tiun, kiun Alico estis aĉetinta. Li trovis la vendejon jam fermita. Sed, ĉar la loĝejo de la posedanto estis tute proksima, kiel Merten demande eksciis, li iris al li. Konsiderante la profiton el la vendo, la posedanto volonte estis preta, ankoraŭfoje sendi sian vendistinon, kiu loĝis ĉe li, al la vendejo, por plenumi la deziron de Merten.

Poste von Merten reiris al la hotelo, kie Kruse atendis lin. La esploroj de la suboficisto restis sensukcesaj. Ambaŭ nun iris al la stacidomo, por dum la nokto kune veturi al Dresden.