Paĝo:Ellersiek - Pro kio?, 1920.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Merten igis atendi la fiakron. Same kiel ĉiuj domoj de Schillerstrato, ankaŭ la celita estis vilao staranta en ĝardeno, kaj ĝi havis nur tri etaĝojn. Nur malmultaj familioj povus loĝi en ĝi, do la esploroj ne daŭrus tre longtempe.

La domposedanto, loĝanta en la teretaĝo, ne konis iun fraŭlinon Mac Kennon, same ne la loĝantoj de l' frontonetaĝo. Sekve la fraŭlino povis esti vizitinta nur la loĝanton de la unua etaĝo, pensiitan koloneloleŭtenanton von Gersdorf, kiu nur antaŭ ne longe edziĝis. Li estis forveturinta, kiel la dommastro sciigis, al Erfurt, por tie vendi apartenantan al li domon. Sed lia edzino trovis sin proksime en la sanatorio de D-ro Faber en Weißer Hirsch.

Ĉar oni tre oportune povas veturi tien per la elektra tramvojo, Merten pagis la fiakriston kaj kun Kruse veturis al la dirita sanatorio. Ĉi ties pordisto konfirmis, ke sinjorino von Gersdorf estas tie. Merten igis anonci sin ĉe ŝi, kaj ŝi petis, ke li iru en la salonon, en tiu frua horo nur malofte uzatan.

En la salono li trovis mezgrandan sinjorinon de perfekta figuro, kun tre inteligenta vizaĝo kaj aplomba konduto.

"Mia amikino Edito Mac Kennon estas ĉi tie", ŝi vigle kriis, kiam von Merten estis klariginta al ŝi la celon de sia vizito. "Ne kiel kuracatino, sed nur, por kunesti kun mi kelkajn tagojn. Pro oportuneco ŝi enloĝiĝis ĉi tie, en la Svisa Domo, unu el la apudaj domoj de la kuracejo. Ĉu vi volas interparoli kun ŝi?"

"Estus eksterordinare grave por mi, sinjorino!"

"Ĉi tiu deziro estas facile plenumebla!"

Ŝi eliris, kaj post paso de kvaronhoro eniris la salonon fraŭlino Edito Mac Kennon, tute konforma al la priskribo farita al Merten pri ŝi.

Merten mallonge raportis al ŝi pri la okazinta murdo.